La 14-an de junio, 2011 – Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncis ke
ĝia jarraporto kaj impostdeklaro por la fiska jaro finiĝinta la 31-an de
decembro 2010 estas nun disponeblaj en la retpaĝo de ESF (http://esperantic.org/eo/pri_ni/finraportoj).
La Fondaĵo raportis jaron de stabileco kaj kresko. La Fondaĵo daŭre
donis ĉiujarajn stipendiojn al la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri
la Monda Lingvo-Problemo, kiu siavice subtenis certajn malgrandajn
esploriniciatojn, kaj al la Interlingvistika Programo de la Universitato de
Poznan, Pollando, kaj ankaŭ subtenis siajn daŭrajn projektojn, kiel
Lernu!, Edukado, kaj NASK. Ĝi ankaŭ investis en kelkajn novajn
projektojn, kiel aŭtomatan gramatikan kontrolilon Lingvohelpilo. La
fondaĵo partoprenis en kelkaj konferencoj kaj eventoj kaj ankaŭ mem
organizis kelkajn, laŭ Humphrey Tonkin, prezidanto de la Fondaĵo. Inter
la eventoj kiujn la Fondaĵo subtenis estis seminaro pri Esperanta
literaturo ĉe la Universitato de Louisville (Kentukio), kaj konferenco
organizita kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio ĉe la Unuiĝintaj
Nacioj en Novjorko. Tonkin aldonis ke pli da tiaj aktivaĵoj estos ebla,
kiam efektiviĝos la streboj de ESF produkti novajn enspezfontojn, farante
la organizon malpli dependa de siaj investaj enspezoj.
Kvankam la jaro 2009 estis jaro de reduktita elspezado pro la
malaltiĝinta kapitalo, "en la jaro 2010 ni sukcesis stabiligi la
fondaĵon kaj komencis denove pensi pri la grandigo de niaj agadoj en
estonteco", diris Tonkin.
La ĝeneralaj celoj de la fondaĵo restis la samaj en 2010, t.e.: (1)
plibonigo de la videblo kaj prestiĝo de Esperanto kiel esplortemo kaj
instruobjekto, (2) koncentrado de atento kaj akademiaj rimedoj pri la studo
de Esperanto kaj de interlingva komunikado ĝenerale, (3) kreado de
intelekta komunumo de universitataj instruistoj kaj esploristoj dediĉitaj
al la ĉi-supraj celoj, kaj (4) pligrandigo de la funkci-kapablo de la
fondaĵo mem.
Por pli da informoj, bonvolu kontakti ESF-on retpoŝte: admin ĉe esperantic.org .